Béla Vikár

Ethnographer
The basics

Quick Facts

IntroEthnographer
PlacesHungary
wasTranslator Esperantist Stenographer Ethnographer
Work fieldLiterature Social science
Gender
Male
Birth1 April 1859, Hetes, Hungary
Death22 September 1945Dunavecse, Hungary (aged 86 years)
Star signAries
The details

Biography

VIKÁR Béla (1859-1945) estis hungara esperantisto, etnografo, tradukisto, membro de la Hungara Scienca Akademio, pens. estro de la parlamenta stenografoficejo.

Béla Vikár naskiĝis en 1859 en Hetes kaj li mortis en Dunavecse en 1945.

Béla Vikár frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1877-1884, dume li stenografe notis la prelegojn kaj li eldonis ilin. Tiutempe (kaj baldaŭe) li kolektis ankaŭ fabelojn kaj popolkantojn. Ekde 1880 li estis stenografo en la hungara parlamento ĝis la emeritiĝo en 1921. En 1889 li vojaĝis al Rusio al tiu landparto, kie nun estas Suomio por studi la etnografion kaj la lingvon. En 1900 en la mondekspozicio en Parizo li prelegis pri siaj rezultoj (li havis ĉ. 7000 popolkantojn). En la 1910-aj jaroj li esperantiĝis. Li redaktis diversajn revuojn.

Tradukinte al hungara la kartvelan eposon „Kavaliro en tigra felo“, li sukcesis fari tion nur per la Esperanta-lingva interpreto de Ciklari (Giorgi Ciklauri). Kiel ĉefsekretario de „La Fontaine Literatura Societo“, li dufoje kunaranĝis Esperantan literaturan matineon.

Liaj ĉefaj tradukaĵoj

  • Kalevala
  • Kavaliro en tigra felo (1917)
  • Ĉiuj fabeloj de La Fontaine (1929)
  • diversaj tradukaĵoj el la finna, franca, germana, angla, estona, norvega lingvoj

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 09 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.