Barbara Włodarczyk

Dziennikarka polska
The basics

Quick Facts

IntroDziennikarka polska
A.K.A.Barbara Włodarczyk
A.K.A.Barbara Włodarczyk
isJournalist
Work fieldJournalism
Gender
Female
Birth14 May 1960
Age64 years
The details

Biography

Barbara Włodarczyk (naskiĝis la 14-an de majo 1960) – televida ĵurnalistino. Diplomatino de Fakultato pri Ĵurnalismo kaj Politika Scienco de Varsovia Universitato. De 1985 laborantino de redakcio pri internacia publicistiko en Pola Televido (TVP). Ŝi okupiĝas pri temoj de la landoj de estinta Sovetunio. De decembro 2004 ĝis decembro 2009 TVP-korespondantino en Moskvo. En tiu ĉi periodo ŝi kreis aŭtoran ciklon de raportoj titolitaj Szerokie tory (Larĝaj fervojtrakoj). De 2010 komentistino en TVP.

Maje 2013 Wydawnictwo Literackie (Literatura Eldonejo) aperigis ŝian libron (raportkolekto) sub la titolo Nie ma jednej Rosji (Ne estas unu Rusio). De septembro 2013 aŭtorino de la programo Sąsiedzi (Najbaroj) en TVP info.

Televidaj programoj

  • Aŭtora programo Szerokie tory (ciklo de raportoj pri ĉiutaga vivo en la landoj de estinta Sovetunio)
  • Spojrzenia (Rigardoj) (pri estinta Sovetunio)
  • My i świat (Ni kaj la mondo) (soci-moraj problemoj en Oriento kaj Okcidento)
  • Z Polski rodem (Naskitaj en Pollando) (internacia programo pri la pola diasporo)
  • Kunlaboro pri realigo de la programo Twarzą w twarz z Europą (Vid-al-vide Eŭropan Union)
  • Intervjuoj kun politikistoj (interalie kun Miĥail Gorbaĉov, Václav Havel, Leonid Kuĉma, Vytautas Landsbergis)
  • Sąsiedzi (Najvaroj) (pri ŝtatoj ĉirkaŭ Pollando)

Premioj

  • Gold Plaque en festivalo de televidaj programoj The Chicago International Television Awards pro la plej bona dokumenta serio Szerokie tory (marto 2005)

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.