Auguste Broise

French Esperantist
The basics

Quick Facts

IntroFrench Esperantist
PlacesFrance
wasEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Male
Birth1901
Death1974 (aged 73 years)
The details

Biography

Auguste BROISE (naskiĝis en 1901 - mortis la 12-an de julio 1974 en Nonancourt, Francio) estis franca inĝeniero kaj direktoro de la Sekcio pri la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto kaj de la Terminologia Centro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Broise estis fervora verkinto de teknikaj vortaroj kaj nelacigebla kunlaboranto en la esperantista laborrondo terminologia. Ĉiam klopodante pliriĉigi la teknikan vortotrezoron, li distingiĝis pro sia agemo, sagaco kaj kritikemo. Pro tio li estis bonega kontrolanto de terminaraj malnetoj.

La anonima vortareto eŭska (vaska) - Esperanto kun ĉ. 2000 radikoj, kiun la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno pro dediĉo atribuas al li, ĝis hodiaŭ restis la sola tiuspeca. Ĉu la atribuo tamen estas ĝusta, restas konfirminda. Broise ankaŭ estis kunlaboranto por la Plena Ilustrita Vortaro (1970) en la fako "konstruteknikoj".

Verkoj

  • s.j. (1930): Vortareto vaska-Esperanta
  • 1953: Matematika slanga terminaro (1953)
  • 1957: Teknika leksikono pri vojo (1957)
  • 1964: Vortareto pri ĝenerala lingvistiko (1964)
  • s.j. (1970): Glossary of higway engineering terms
  • 1985 (postmorte): Komputada baza terminaro (kun Gerhard Kalckhoff kaj Anthony C. Pick)

Eksteraj ligiloj

  • Libroj de kaj pri Auguste Broise en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
  • Artikoloj de kaj pri Auguste Broise en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 21 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.