Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | Bulgarian esperantist | |
Places | Bulgaria | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1903 | |
Death | 1985 (aged 82 years) |
Biography
Marin LJUBIN, vera nomo Asen GRIGOROV (1903 – 1985), estis bulgara esperantisto kaj poeto kaj verkisto. Li profesie laboris kiel funkciulo de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio kaj estis redaktoro de ties eldonaĵoj. Li estis membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) ekde ties fondiĝo en 1931.
Verkaro
Li estis aŭtoro de du originalaj esperantlingvaj lteraturaĵoj, nome la poemaro Ruĝa Aŭroro (aperinta en du eldonoj en 1930 kaj 1932) kaj de la novelaro La himno (1931).
En la komunista epoko de Bulgario li plurajn jarojn funkciis kiel redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto kaj de la revuo Nuntempa Bulgario.
Li estis la iniciatinto de studenta Literatura Rondo en 1964 al kiu aliĝis verkemuloj kaj tradukemuloj.
Tradukoj
Leo Tolstoj: Post la balo (PACO 6/1978, p. 8-10, germana eldono)
Referencoj
- ↑ Venelin Mitev, "Dividu kun pli multe da homoj viajn malgrandajn inventaĵojn", en : Tradukarto, 1991, Bulgara Esperanto-Asocio.