Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | American esperantist | |
A.K.A. | Arthur Brooks BAKER | |
A.K.A. | Arthur Brooks BAKER | |
Places | United States of America | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 17 August 1877 | |
Death | 22 May 1973 (aged 95 years) | |
Star sign | Leo |
Biography
Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio) estis usona Esperanto-pioniro, prelegisto kaj ĵurnalisto.
Baker lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof.
Baker fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book" kun dudirekta vortaro uson-angla - Esperanto - uson-angla; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj.
En 1907 Li tradukis la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj libro-rajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.
Rete legeblas
Referencoj
- ↑ Laŭ usona censuso
- ↑ "Remembering Some of Our Pioneers" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, 1933.
- ↑ Bernardo. Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono. (2009-07-19).