Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | Hungarian actor | |
Places | Hungary | |
was | Actor | |
Work field | Film, TV, Stage & Radio | |
Gender |
| |
Birth | 15 November 1934, Bucsa, Szeghalom District, Békés County, Hungary | |
Death | 26 April 2015Debrecen, Debrecen District, Hajdú-Bihar County, Hungary (aged 80 years) |
Biography
Árpád Kóti, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kóti Árpád estas hungara aktoro.
Árpád Kóti [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1934 en Bucsa. Li mortis la 26-an de aprilo 2015 en Debrecen.
Biografio
Árpád Kóti iĝis instruisto pri gimnastiko en Kiskunfélegyháza en 1954, poste li frekventis altlernejon pri aktoroj en Budapeŝto. Post la diplomo en 1958 li debutis en Teatro Jókai (Békéscsaba). Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Teatro Gárdonyi Géza, en la sekva jaro al Teatro Petőfi (Veszprém), fine en Teatro Szigligeti (Szolnok) li ludis 5 jarojn. Ekde 1963 li estas membro de Teatro Csokonai (Debrecen) (nur mallonge estis gastaktoro en aliaj teatroj). En 1969 li ricevis la unuan ĉefrolon. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj roloj
Teatraĵoj
- Shakespeare: Epifanio : aŭ kiel vi volas (1962) - Fabián
- Molière: Tartuffe (1962) - Policano
- József Katona: Bánk (banuso) (1965) - Simon
- Shakespeare: Hamleto, reĝido de Danujo (1986) - Polonius
- Dürrenmatt: Fizikistoj (1991) - Richard Voss
- Hašek: Svejk (1995) - Katz
- Shakespeare: La Tragedio de Reĝo Lear (2006) - titolrolo
Kinejaj filmoj
- 5 roloj inter (1973-2013)
Televiziaj seriaj filmoj
- 3 roloj inter (1976-1996)