Árpád Gerecs
Hungarian chemist
Àrpád GERECS [gereĉ], laŭ la hungara skribmaniero Gerecs Árpád estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Àrpád Gerecs naskiĝis kiel Gremsperger Árpád la 18-an de julio 1903 en Zsámbék. Li mortis la 27-an de januaro 1982 en Budapeŝto.
Àrpád Gerecs frekventis universitaton pri Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno en Budapeŝto inter 1922-1927, poste li instruis en la universitato kune kun Géza Zemplén. Inter 1938-1950 li partoprenis en inventadoj de novaj medikamentoj, poste li instruis en universitato de Szeged. Inter 1956-1974 li denove edukis en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste ankaŭ aliajn premiojn.