Antal Czinder

Sculptor, medallist
The basics

Quick Facts

IntroSculptor, medallist
PlacesHungary
isArtist Sculptor Medallist
Work fieldArts Creativity
Gender
Male
Birth25 June 1937, Budapest, Hungary
Age87 years
Star signCancer
Awards
Munkácsy Prize1981
The details

Biography

Antal Czinder [cinder], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Czinder Antal estas hungara skulptisto, grafikisto, medalisto.

Antal Czinder naskiĝis la 25-an de junio 1937 en Budapeŝto.

Biografio

Antal Czinder abiturientis en industriarta gimnazio en 1955 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béni Ferenczy, Zsigmond Kisfaludi Strobl, Iván Szabó (skulptisto), András Beck kaj Pál Pátzay. Li debutis en ekspozicio en 1962, inter 1965-1968 li ricevis stipendion. Inter 1968 kaj 2002 li instruis en la menciita industriarta gimnazio. Intertempe li studvojaĝis al Italio, Pollando, Germanio, Bulgario, Aŭstrio kaj Anglio. Li ricevis premiojn inter 1970-1991. Li kreas ofte memortabulojn kaj medalojn, liaj desegnaĵoj konstante aperas en gazetoj.

Elektitaj solaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1962, 1969, 1974, 1988, 2011)
  • Dunaújváros (1967)
  • Sofio (1968, 1970, 1983)
  • Hódmezővásárhely (1974, 1989)
  • Kolonjo (1976)
  • Hamburgo (1986)
  • Nyíregyháza (1997)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj

  • Arthalo Budapeŝto (1962, 1968, 1975, 1982, 2001)
  • Budapeŝto (1963-1971, 1982, 1993, 2003)
  • Parizo (1967)
  • Hódmezővásárhely (1976)
  • Berlino (1981)
  • Seixal (1999)
  • Wrocław (2004)

Elektitaj skulptaĵoj

  • Bovido (aluminio, Veszprém (urbo), 1964)
  • András Fáy (kalkŝtono, Parád, 1965)
  • Sidanta knabo (kalkŝtono, Szolnok, 1978)
  • monumento 1956 (bronzo, Budapeŝto, 1993)

Elektitaj medaloj

  • Porpáczy Aladár - A magyar kertkultúráért (1973)
  • Bélapátfalva (1976)
  • Nyaralás (1977)
  • Petőfi Sándor / Hol sírjaink domborulnak, Unokáink leborulnak. (1972?)

Elektitaj memortabuloj

Elektitaj disĉiploj

  • Dávid Tóth

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 08 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.