Anna Bennett

American esperantist
The basics

Quick Facts

IntroAmerican esperantist
PlacesUnited States of America
isEsperantist
Work fieldLiterature
Gender
Female
The details

Biography

Anna BENNETT estas usona esperantistino. Ekde la jaro 2008 ŝi estas kasistino de Esperanto-USA kaj ekde 2011 ankaŭ de la Fondaĵo pri Esperantaj Studoj. Ŝi ricevis honoran mencion en Belartaj Konkursoj de UEA en 2006 en la branĉo „eseo“ pro sia verkaĵo Neperforta komunikado.

Anna Bennett diplomiĝis pri komerca administrado kaj havas magistran diplomon pri kontado. En la mezaj 1970-aj jaroj ŝi studis en la universitato SGPiS (Szkoła Główna Planowania i Statystyki, altlernejo pri Planado kaj Statistiko) en Varsovio, Pola Popola Respubliko, ricevinte stipendion financatan de la usona programo Fulbright-Hays kaj de la pola registaro. Post sia reveno al Usono Anna laboris plurajn jarojn kiel diplomita publika kontisto, unue kiel kost-kontisto, kaj poste en sia propra impost-prepara oficejo. Kun sia edzo ŝi vivas en Boise, Idaho.

Eksteraj ligiloj

Referencoj


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 28 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.