Andor Urszinyi

The basics

Quick Facts

wasLawyer
Work fieldLaw
Gender
Male
Birth1814
Death28 March 1887 (aged 73 years)
The details

Biography

Andor Urszinyi [ursinji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Urszinyi Andor estis hungara advokato.

Andor Urszinyi [1] naskiĝis en 1814 en Hungara reĝlando en Csetnek (nuntempa Štítnik en Slovakio), li mortis la 28-an de marto 1887 en Békéscsaba.

Biografio

Andor Urszinyi frekventis gimnazion en Késmárk, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1836-1840 li estis advokato en Szarvas, poste en Békéscsaba. En 1844 li faris grandan kompromison inter bienuloj kaj servutuloj de Békéscsaba. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis elektita ĉefjuĝisto (komprenu urbestro) de Békéscsaba. Post falo de la liberecbatalo li plene retiriĝis kaj li okupiĝis pri sia bieno. Tamen escepte li havis titolojn en la luterana eklezio. En la 1860-aj jaroj li konatiĝis kun Ágoston Trefort, kun kiu li strebis por ekonomia prospero de Békéscsaba. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Memorigiloj

  • memortabulo en Békéscsaba (2014) [2]
  • strato en Békéscsaba (1910)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 28 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.