Biography
Lists
Also Viewed
The basics
Quick Facts
Places | Hungary Slovakia | ||
was | Journalist Poet Translator | ||
Work field | Journalism Literature | ||
Gender |
| ||
Birth | 28 May 1881, Šoporňa, Galanta District, Trnava Region, Slovakia | ||
Death | 27 March 1958Budapest, Central Hungary, Hungary (aged 76 years) | ||
Family |
|
The details
Biography
Andor PETERDI, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Peterdi Andor estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi (1916).
Andor Peterdi naskiĝis la 28-an de majo 1881 en Hungario, en Sopornya (nuntempa Šoporňa en Slovakio). Li mortis la 27-an de marto 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Andor Peterdi frue eklaboris en Budapeŝto kiel bakisto kaj buĉisto. Baldaŭe li frekventis aktoran lernejon kaj tiutempe jam poemadis kaj aperis lia debuta poemlibro. En 1905 li iĝis ĵurnalisto, li verkis precipe al ĵurnaloj Népszava kaj Erdély. En 1909 li edziĝis al Zseni Várnai. Inter la mondomilitoj li okupiĝis pri komercado de artaĵoj. En 1942 li aliĝis al kontraŭnazia movado. Post la 2-a mondmilito li estis malsana, tial li ne verkadis.
Verkaro (elekto)
- Szívem (Mia koro) 1904
- Új versek (Novaj poemoj) 1906
- tradukitaj poemoj de Émile Verhaeren 1917
- Őszi szélben vadmadár 1936
- Üzenet (Mesaĝo) - elektitaj poemoj 1905 – 1955; eldonita en 1957