Amira Chun

The basics

Quick Facts

PlacesSouth Korea
isSinger Esperantist
Work fieldLiterature Music
Gender
Female
Birth12 September 1963, Seoul, Joseon, South Korea
Age61 years
Star signVirgo
The details

Biography

Amira Chun en la UK 2023
"Rondo Amuze" gvidata de Amira Chun en la UK 2023

CHUN Kyung Ok, arta nomo Amira Chun (naskiĝis la 12-an de septembro 1963 en Seulo), estas korea kantistino kaj esperantistino.

Biografio

Amira Chun studis klasikan voĉon en la Nacia Universitato de Seulo. Ŝi tamen ne sekvis karieron pri klasika muziko, anstataŭe ŝi preferis dediĉi sin al socialaj kaj poemaj kantoj de Koreio. Forta influo pri sia arto estas la situacio de Koreio kiel lando dividita. Ŝiaj kantoj estas markitaj de sopiro pri reunuiĝo de koreoj, de nerapida ritmo kaj lirika melodio, kun la celo komfortigi la animon kaj provoki rememorojn. Chun asertis, "Mi kredis, ke bonaj kantoj povos ŝanĝi nian mondon... Mi plu esperas bonigi nian mondon por vivi harmonie, pace kun ĉiuj estuloj per miaj kantado kaj agado." Vero, forto, homamo, naturo kaj vivo estas oftaj temoj en ŝiaj kantoj.

Esperanto

Chun eklernis Esperanton en 2017. Ŝi estis invitita al la dua filmfestivalo Teo Kaj Amo, okazinta en Ĉinio, por kanti en la internacia vespero de la filmfestivalo, kaj renkontis tie Sepa & Asorti kaj Amindaj. En 2019 ŝi estis invitita al la Baltiaj Esperanto-Tagoj numero 55, kiam ŝi prezentis al la publiko unu-horan koncerton kaj ankaŭ havis la okazon kanti kun Asorti. En 2020 Amira Chun estis invitita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por kanti la himnon La Espero por la malfermo de la Monda Festivalo de Esperanto, nome Somera Inaŭguro. En 2021 Amira Chun kantis "Heredaĵo" kun ŝi partoprenis en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Ŝi instruas Esperanto-kantojn en la Seula Esperanta Kulturcentro (SEK) ĉiusemajne.

Diskaro

Ŝi lanĉis du albumojn en la korea.

En 2019 aperis ŝia unua kompaktdisko en Esperanto, kun la titolo "Kantu, Ni kunkantu".

Referencoj

  1. "Interparolo kun Amira Chun: Mi pli kaj pli proksimiĝas al Esperanto." 2022. Esperanto 1365 (2), p. 36.
  2. "Interparolo kun Amira Chun: Mi pli kaj pli proksimiĝas al Esperanto." 2022. Esperanto 1365 (2), p. 36-37.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 20 Nov 2024. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.