Biography
Gallery (1)
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | Spanish Esperantist | |
Places | Spain | |
is | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | 1889 |
Biography
La hispanino Amalia NÚÑEZ DUBÚS (elp. amalja nunjez dubus') - ŝi naskiĝis 1889 en Pamplono, mortis ? - estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝian poezion tiel:
"Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan."
Komparu kun: Esperanto-verkistoj
| ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amalia NÚÑEZ DUBÚS, hispanino, help-profesorino, telegrafistino. Naskiĝis en la 22-a de marto 1889 en Pamplona. Esperantisto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj Esperanto-revuoj, ankaŭ al Literatura Mondo. |