Biography
Also Viewed
Quick Facts
Birth | 14 August 1891 |
Death | 15 July 1981 (aged 89 years) |
Biography
Alfréd Hille, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hille Alfréd estis hungara meteologo, piloto, oficiro, universitata instruisto.
Alfréd Hille [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1891 en Szeged, li mortis la 15-an de julio 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Alfréd Hille frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en la jaroj 1913 kaj 1914. Post siaj studoj li eklaboris en sisma observatorio, sed post momatoj li soldatiĝis, poste li longe estis militkaptito en Siberio. Hejmenveninta li akiris postenon en ministerio, kie li okupiĝis pri flugadoj. Li kreis la prognozojn por flugmaŝinoj, tial li estis kolonelo, eĉ kiel piloto, li partoprenis en esploraj kaj prognozaj flugoj. Li flugis resume 1380-foje en armea flugmaŝino, li estis la unua hungaro, kiu flugis en alto 10 kilometrojn. En 1930 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Ferenc József, baldaŭ li instruis ankaŭ en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Post la 2-a mondmilito li okupiĝis pri la burĝa fluga trafiko. En 1953 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1958 li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1936-1959. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
- Az 1905. évi szept. 8-i calabriai földrengés elemei (1914)
- A repülés eleme – légkörtani ismeretek (1926) - la unua lernolibro hungare por pilotoj
- Légkörtan repülők számára (1940; 1943) lernolibro por pilotoj
- Repülési meteorológia (1955)
Memorigiloj
- memortabulo en Siófok (1994)
- premio "Hille Alfréd" fondita en 1987