Biography
Lists
Also Viewed
Quick Facts
Intro | French esperantist | |
Places | France | |
was | Esperantist | |
Work field | Literature | |
Gender |
| |
Birth | October 1853, Bayeux, canton of Bayeux, arrondissement of Bayeux, Calvados | |
Death | 1937 (aged 83 years) |
Biography
Albert GALLOIS [galŭa] (20-a de oktobro 1853 en Bayeux – 1937) estis grafo kaj franca esperantisto, pioniro de Esperanto en Italio.
Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de la hejmo en malproksimajn vojaĝojn, inter aliaj al Tunizio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900-1901 partoprenis fervojkonstruon kiel direktoro. Li iĝis esperantisto dum 1902, kaj de tiam multe laboris por Esperanto en Italio (edziĝinte al italino). En Riolunato (provinco de Modena) li fondis Esperanto-grupon; li estis kunfondisto de Itala Societo por la Propagando de Esperanto (ISPE) kaj de la gazeto L'Esperantista, dum 1902.
Li tradukis du lernilojn de Theophile Cart (1903-04) kaj - kun Rosa Junck - la Fundamenton de Esperanto el la franca en la italan. Luigi Giambene forte kritikis la tradukon faritan de du tradukintoj, kies gepatra lingvo ne estis la itala: "...multego da vortoj ricevas sencon malveran ... ni trovis pli ol 100 malĝustaĵojn ..." ).
Literaturo
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
Notoj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |