Ákos Mesterházy
Hungarian academic
Ákos Mesterházy [Akoŝ meŝterhAzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mesterházy Ákos estas hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).
Ákos Mesterházy [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1945 en Germana Regno en Deutsch Krone (nuntempa Wałcz) en Pollando.
Ákos Mesterházy frekventis universitaton en Keszthely inter 1962-1967. Post la diplomo li laboris en Orienta Germanio, baldaŭe en instituto en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1971 en la universitato, en la sekva jaro li havis postenon en instituto en Szeged, kie li okupiĝis pri tritikoj, sed li ankaŭ instruis en la universitato. Li doktoriĝis en 1989 antaŭ la akademio. Li ricevis memormedalon kaj premiojn inter 1975-2012.