Adelina Adler

Hungarian singer
The basics

Quick Facts

IntroHungarian singer
PlacesHungary
wasSinger
Work fieldMusic
Gender
Female
Instruments:Voice
Birth28 September 1892, Budapest, Hungary
Death29 February 1976 (aged 83 years)
Star signLibra
The details

Biography

Adelina Adler, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Adler Adelina (Aquila-Adler Adelina) estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia familia nomo estis ekde 1921 Aquila-Adler.

Adelina Adler [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1887 en Budapeŝto (laŭ aliaj fontoj la naskiĝjaro estis 1888 aŭ 1892), ŝi mortis la 29-an de februaro 1976 en Vieno (Aŭstrio), sed estis entombigita en Budapeŝto.

Biografio

Adelina Adler studis en Tutlanda Muzikarta Altlernejo ekde 1906, sed post 3 jaroj ŝi forlasis la lernejon pro konsiloj. Tamen ŝi plulernis, sed jam eksterlande en Munkeno. Hejmenveninta ŝi debutis en Popoloperejo en 1912. Post jaroj ŝi kantadis ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1921 ŝi translokiĝis al Ĝenevo, sed ŝi kantadis ankaŭ en Moskvo, Berlino kaj Novjorko. Post 3 jaroj ŝia gorĝo malsaniĝis, poste ŝi malofte kantadis (lastfoje en 1926 en Budapeŝto). Ekde 1925 ŝi studis pedagogion en Munkeno, poste ŝi instruis private estontajn operkantistojn. Ŝi vivis plu ĉefe en Vieno.

Ŝia repertuaro (elekto)

Ŝia libro

  • "Amikor a lélek felszabadul" - romano (1940)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 16 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.